PIV 2026 · Artikolo 6330

★io

Litero I★ Fundamenta

★ io nedifina pronomo iu afero, objekto aŭ ideo: pli bona io ol nenio Z kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan FE io mankas en la skribilaro ĝi ne estas ankoraŭ io grava Z saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion Z mi aŭdis, ke li pro io forveturis Z
substantive uzata sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? Z lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton Z
➞ ia 1.