PIV 2026 · Artikolo 17372

1★ia

Litero I★ Fundamenta

1 ★ ia de iu speco; havanta iun econ: via vino estas nur ia abomena acidaĵo FE tie ĉi estas ia kaŝita afero Z ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento Z la dramo havis lokon en ia urbeto de Italujo Z la klubo faris la ŝanĝojn sen ia aparta intenco Z vi devis elekti ian vorton pli simplan Z neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero Z ian unu fojon Z ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj Z multe helpi al vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongreso Z ia unu aŭ du reguloj Z ➞ io.
1 La substantivo povas esti elipsita: tiu ĉi ĉapitro havas intereson nur historian, se ĝi havas ian subkomprenu: intereson Z per ĉiuj dioj, se iaj subkomprenu: dioj ekzistas, mi ĵuras B