PIV · 3997
★-er/
① ★-er/.
I - Suf., signifanta unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo: sablero Z, fajrero Z, monero Z, neĝero Z, polvero Z; hakado de ligno donas lignerojn Z; el malgrandaj akveroj (gutoj) fariĝas grandaj riveroj Z; de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas Z; miloj da oreroj k arĝenteroj X.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ero. Elementa peceto: teorioj, kiuj enhavas eĉ ne la plej malgrandan eron da probablo; doni al cignoj eretojn da pano Z. ☞ atomo, floko, fragmento, guto, parto, peceto.
diseriĝi. Disfali en erojn: ĉe tiaj temperaturoj, la materio diseriĝas.
diseriĝo ☐ Transformiĝo spontana de partiklo al pluraj malpli pezaj partikloj: neŭtrono diseriĝas en protonon, elektronon k neŭtrinon; alfa-radioaktiveco k beta-radioaktiveco k ankaŭ fisio estas ekzemploj de nuklea diseriĝo. Rim. Tamen, se partiklo ŝanĝiĝas, elsendante nur senmasajn bosonojn, kiel en gama-radioaktiveco, tion oni kutime ne nomas diseriĝo.