PIV · 1354
atom¹o
atom1o
1 ♜ Plej malgranda, supozita nedividebla, ero de la materio: se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo? Z; (f) homoj estas nur atomoj en la universo.
2 Ⓚ ☐ Plej malgranda materiero kun kemiaj ecoj, konsistanta el kerno (el protonoj k neŭtronoj) ĉirkaŭata de elektronoj: la kemiaj elementoj diferencas inter si pro la nombro de elektronoj en iliaj atomoj; fendi atomon; atomkerna (nuklea) energio; atommaso, atomnombro, atomfiziko, atombombo.
atoma
1 Rilata al atomo(j): la atoma teorio, filozofio; atoma pilo.
2 ⚔ Uzanta parton de la nuklea energio: atoma bombo (atombombo); la atoma danĝero, milito; atome movata ŝipo. Rim. En la kemiaj reakcioj oni uzas la energion de aranĝoj de atomoj en molekuloj, sed en la malĝuste nomataj «atomaj reakcioj» oni uzas la energion entenatan en la nukleo aŭ atomkerno. ☞ fisio, fuzio.
atomismo Φ Sistemo pri la atoma konsisto de la materio k de la kosmo, k pri ties formiĝo per hazarda kunmetiĝo de atomoj: Demokrito, Epikuro k Lukrecio estis la majstroj de la antikva atomismo.
disatomi (tr) Fendi la atomkernon.
unuatoma Ⓚ Posedanta nur unu atomon.