PIV · 3961
Epikur/o
Epikur/o. Helena filozofo (341−270), kies plej fama disĉiplo estas Lukrecio.
Epikura
1 De Epikuro: la Epikura moralo.
2 (f, min.) Rilata al la plezurserĉado: Epikura vivmaniero.
epikurano. Adepto de epikurismo (precipe laŭ la 2a senco).
epikurismo
1 Φ Doktrino de Epikuro, ke feliĉo konsistas en sendezireco.
2 👥 Doktrino, false atribuita al Epikuro, ke la feliĉo estas ĝui la voluptojn de la vivo; ŝatado de nuraj korpaj ĝuoj.