PIV 2020 · 7719
★kern/o
★kern/o
1 🍁 Ligneca endokarpo de iuj karnaj fruktoj (drupoj), kiu entenas la semon: kerno de abrikoto, de ĉerizo.
2 👥 La interna, malmola parto de karna frukto, kerno 1 aŭ semo malmolŝela aŭ semo tute malmola (ekz. de daktilo).
3 (evi) = amando 2.
4 ⏚ La interna parto de bobeno, volvaĵo aŭ magneto, plej ofte konsistanta el magneta materio.
5 Konduktiva, interna parto de kablo, servanta por pluenkondukti elektron k konsistanta el unu aŭ pluraj konduktiloj (dratoj).
6 ❤ ⚥ ☐ Nukleo.
7 ⊕ 🔭 La interna parto de la terglobo, de galaksio ks: la kerno de Tero konsistas el ekstera kerno (de 2 900 ĝis 5 100 km, likva, precipe el fero) k interna kerno (de 5 100 ĝis 6 370 km, solida, precipe el fero k nikelo); galaksia, kometa kerno.
8 (f) Centra, esenca parto de io: mi trovos la kernon de la vero Z; li trovis la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj Z; la kerno de la festo estis la parolado de la prezidanto; tio estas precize la kerno de la demando.
9 ∆ (pp homomorfio) La malbildo de la neŭtrala elemento.
kerna
1 Rilata al kerno: kerna kaĉo; ☐ kerna reakcio, strukturo; 💻 magnetkerna memorilo.
2 (f) Esenca, fundamenta: tiel kerna diro! Z; la kerna ideo entenata en tiu vorto.
kerneca. Fortika, sukplena, drasta: kerneca stilo Z.
kerneto. Unu el la malgrandaj kernoj en la interno de kelkaj fruktoj (piro, pomo, oranĝo, citrono). ☞ grajno 2.
senkernigi. Forigi la kernojn de fruktoj, ekz. por konfitaĵo.
aerkerna ⏚ Havanta kernon el aero: aerkerna bobeno de transformatoro.
atomkerno ☐ La centra parto de atomo havanta pozitivan ŝargon, enhavanta preskaŭ la tutan mason de la atomo, k konsistanta el nukleonoj: atomkerna energio. Sin. nukleo 3.
bobenkerno ▦ Bobeno 1.
krajonkerno. Grafitaĵo.
semkerno 🍁 Interna parto de la semo (semo sen la tegumentoj).
ŝraŭbkerno. Centra, cilindra parto de ŝraŭbo, kiun ĉirkaŭas helica kanelo.