← Reen al B

PIV 2020 · 1918

bild¹o

bild1o
Videbla aspekto de objekto, sceno ks, formita de la lumradioj devenantaj de ĝi: la bildo formiĝas sur la retino; ŝi vidas sian spegulan bildon en la trankvila akvo Z; la lageto reflektis la bildon de la plena luno; ĝi estas bela bildo, kiam oni vidas kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas duonnuda bubo Z; reala, virtuala bildo. ( fokuso).
Videbla aspekto de objekto, sceno ks, reproduktita per desegno, pentrado, skulptado, fotado, filmado ks: la bildo de Venero tiel flama, kiel Ticiano tion vidis Z; unu libro estas kun bildoj, la dua tute sen desegnoj Z; li skulptis grandan lignan bildon Z; tro hela, konfuza, bildo de fotografaĵo; ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis cent figurantoj B.
Pentraĵo aŭ skulptaĵo, prezentanta diaĵon: mi iras la bildon de l’ diino resanktigi Z; ŝi aspergu per la sango la bildojn de la dioj Z; ne faru al vi bildon de io, kio estas en la ĉielo X. ikono.  idolo.
(f) Io, kio similas laŭ la aspekto: Dio kreis la homon laŭ sia bildo X; al li naskiĝis filo laŭ lia bildo k simileco Z; li estas la vivanta bildo de sia patro Z; mi diktas al unu skribaĵisto la vivan bildon de unu tiea doktoro Z; la mildaj kamparaj ludoj estas la bildo mem de la paco.
(f) Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en ies imago: centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj Z; aperis al ŝi la bildo de ŝia mortinta fianĉo; en vi ili revekis la belan bildon de reveno hejmen Z; mi ĉiam revidas en mia spirito la bildon de tiu terura nokto; tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo! Z; jen la fidela bildo de nia situacio; analizi la konfuzitan bildon de la universala mizero Z.
La valoro de bildigo ĉe iu elemento el la argumentaro.
bildaro La aro de ĉiuj bildoj de bildigo. celaro.
bildero 💻 Unu el la punktoj, kun difinitaj helo k koloro, el kiuj konsistas bildo ekz. sur komputila ekrano. Sin. rastrumero.
bildigi
Prezenti sub formo de bildo: li ĝoje bildigis al si la surprizan mienon de la infano. imagi.
Fari bildigon; apliki funkcion: ni bildigas la gaŭsan ebenon al la rimana sfero.
bildigo Matematika rilato f inter du aroj A k B tia, ke ĉiu a en la argumentaro A apartenas al precize unu paro (a, b) de la rilato; oni tiam diras, ke b = ƒ(a) estas la bildo de a per f, k ke f bildigas la argumentaron A al la celaro B. funkcio.  simetria.
adjunkta bildigo Vd adjunkta.
afina bildigo La sumo de lineara bildigo k konstanto.
lineara bildigo Vd lineara.
malbildo (pp subaro de la celaro) La aro de ĉiuj punktoj, kies bildo estas en la aro.
bitbildo 💻 Bildo difinita per tabelo de nombroj, kiuj difinas la koloron de po unu bildero. Sin. rastrumo.
gipsobildo. Statueto, bareliefo ks el gipso.
klarbilde. Prezentante klarajn bildojn: rakonti ion klarbilde Z. elvokiva.
lumbildo. Projekciata diapozitivo.
movbildoj. Filmo.
signobildo 📖 La grafika aspekto de signo aŭ grupo de signoj: la signobildoj de tiparo. tipo, ligaĵo.
titolbildo. Gravuro, bildo, metita vid-al-vide al la titolo de libro, por iel simboligi ĝiajn esencajn ideojn. Sin. frontispico.
oleobildo, tolbildo. Pentraĵo.