← Reen al L

PIV · 9108

★lantern/o

lantern/o
Speco de skatolo, kun unu aŭ pluraj travideblaj flankoj, en kiun oni metas kandelon aŭ alian lumilon, por ĝin ŝirmi de vento: ĉe la angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino Z; la malnova strata lanterno Z; paperaj lanternoj Z; kovrebla, projekcia lanterno; lanterna kolono Z. lampiono, lucerno.
🏠 Konstruaĵo supre de kupolo aŭ de domego, kun aĵuraj aŭ vitrogarnitaj flankoj, por enlasi lumon: gotika lanterno ĉe la kruciĝo de la transepto.
La supra ĉambro de lumturo, entenanta la lumigilon k reflektorojn.
Aristotela lanterno Lanternoforma maĉaparato de la ekinoidoj.
magia lanterno. Instrumento, per kiu oni projekcias sur ekranon bildojn pentritajn sur vitraj lamenoj: la monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel […] Z.
lanternego. Granda lanterno, uzata en havenoj, sur ŝipoj ks.
lanternisto Tiu, kiu ekbruligas la lanternojn vespere k estingas ilin matene.