← Reen al L

PIV · 9083

★lamp/o

lamp/o
Vazo, uzata por lumigi, kun meĉo trempiĝanta en bruligebla likvo: unu Lapino (Laponino), kiu staris apud fiŝolea lampo Z; en la ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo Z; ekbruligi Z, eklumigi lampon; donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas N; minista lampo; petrollampo; (f) lia stilo odoras la lampon (estas tro prilaborita). lampiono, lanterno, lucerno, torĉo.  lamplume.
Vitra ujo, entenanta lumfonton (kandelon, gasbekon, inkandeskan filamenton aŭ gason ks): murlampo, starlampo, tablolampo; leglampo. lumilo, ampolo, cilindro, kandelabro, lustro, reflektoro, soklo, ŝirmilo.
(analoge) Ujo, entenanta alkoholon aŭ benzinon, k pasintece uzata por varmigi ion: alkohollampo, benzinlampo; lampo de kampadisto. primuso.
elektra lampo. Lampo, funkcianta per elektro.
halogena lampo, joda lampo. Inkandeska lampo, enhavanta iom da halogenido (ĝenerale tungstena jodido), aparte lumanta k daŭra.
inkandeska lampo. Elektra lampo kun tungstena filamento inkandeskanta pro elektra kurento.
fluoreska lampo Tubforma malŝarga lampo, interne kovrita de fluoreskaj mineralaj substancoj, kiuj transformas la produktitajn UV-radiojn en blankan lumon.
hidrarga lampo, hidrargovapora lampo. Malŝarga lampo kun hidrarga vaporo.
infraruĝa lampo. Lampo, emisianta infraruĝajn radiojn.
malŝarga lampo Duelektroda lampo, kies lumo estas produktata per elektra malŝargo en gaso (ĝenerale nobla gaso) aŭ en vaporo de metalo (hidrargo, natrio).
natria lampo, natrivapora lampo. Malŝarga lampo kun natria vaporo.
ultraviola lampo. Lampo, emisianta ultraviolajn radiojn.
lampeto. Malgranda lampo.
lampisto. Laboristo, kiu prizorgas la lampojn en fabriko, fervoja stacio ks.
arklampo. Lampo, konsistanta el elektrodoj, inter kiuj estiĝas elektra arko.
blinklampeto. Blinka lampeto en la informpanelo de aŭto, kontrolejo, observejo ks, kiu signalas okazaĵon normalan, finitan, alarman ktp.
dormolampo. Lampeto, kiun oni tenas brulanta dum la nokto ĉe malsanulo ks.
gaslampo. Lampo, funkcianta per gasa hidrokarbono (estinte akvogaso, nun butano): surstrata (ark.), tenduma gaslampo.
kontrollampo. Lampo, ebliganta kontroli, ĉu aliaj lampoj en malproksima parto de domo, fabriko ks estas lumantaj.
lutlampo Pasinteca lutbrulilo, nutrata per benzino aŭ alkoholo.
neonlampo Malŝarga lampo, ordinare tubforma, plenigita per neono sub malalta premo, k uzata por produkti oranĝe ruĝan lumon. Rim. 1 Oni ne uzu neonlampo en la senco de fluoreska lampo.
poŝlampo. Elektra lampo kun pilo, sufiĉe malgranda, por esti portata en poŝo.
sekurlampo. Lampo, kiu daŭre lumas en okazo de ĝenerala paneo, por lasi minimuman prilumadon al savelirejoj.
signallampo Elektra inkandeska lampo, kutime aranĝita en stablo, kies observado ebligas koni la naturon de la konektoj k diskonektoj en telekomunika cirkvito. Rim. 2 Esprimoj, kiaj inkandeska lampo k.a., estas elipse uzataj anst. «lampo, ekipita per inkandeska filamento».