PIV · 5939
★hidrarg/o
★hidrarg/o Ⓚ
1 Elemento, Hg, atomnumero 80, atommaso 200,59.
2 Metalo arĝentokolora, fluida je la ordinara temperaturo, k uzata por fabrikado de speguloj k sciencaj aparatoj: (f) li estas vera hidrargo Z (senĉese moviĝas).
hidrarga. Rilata al hidrargo: hidrarga klorido, Hg2Cl2 (hidrarga (I) klorido); hidrarga diklorido: HgCl2 (hidrarga (II) klorido); hidrargaj kombinaĵoj.
hidrargismo ⚕ Perhidrarga toksiĝo.