PIV 2020 · 5053
★gas/o
★gas/o
1 ☐ Ĉiu aersimila fluido, precipe el tiuj, kiuj ne likviĝas aŭ solidiĝas je normala temperaturo: hidrogeno, nitrogeno, oksigeno estas gasoj; ideala gaso (modelo de maldensa gaso, en kiu oni neglektas la intermolekulajn fortojn); raraj gasoj (heliumo, kriptono ktp); la proprecoj de la gasoj estas la ekspansiemo, la elasteco, la kunpremebleco.
2 👥 Hidrokarbono (metano, propano, butano) aŭ miksaĵo de hidrokarbonoj (pasintece ankaŭ miksaĵo de karbona monooksido k hidrogeno) en stato de gaso 1, k uzata por lumigado, hejtado, kuirado, karburaĵo ks: natura, fabrikita gaso; riĉa, malriĉa gaso; fermi, malfermi la gason; gasbotelo (por butano); gasfornelo. ☞ akvogaso. ➞ gasbeko, gasodukto, gasfabriko, gasflamigilo, gasrezervujo.
4 ⚔ Venena gaso 1, ĝenerale miksaĵo, uzata por difekti la organismon de homo: asfiksiaj, larmigaj, ternigaj, vezikigaj gasoj; mustarda gaso (iperito); gasmasko (kontraŭ la venenaj gasoj); atako per gasoj; gasvenenitaj trupoj. ➞ gaskamero.
5 🚐 ✈ Miksaĵo el gasoj, uzata en la eksplodmotoroj: doni plenajn gasojn; haltigi la gasojn. ➞ gasmotoro, gaspedalo.
gasa
1 Estanta en stato de gaso: gasa korpo Z.
2 Rilata al gaso: gasa inkandeska lumo; gasa hejtaparato; gasa ellaso; gasa industrio.
gasigi. Transigi en gasan staton: gasigi benzinon per karburilo; gasigebla substanco.
gasisto. Laboristo en gasfabriko.
gasujo. Gasbotelo.
gasumi (tr) Mortigi aŭ ekzekuti per venenaj gasoj.
gasmetro. Mezurilo de la uzita kvanto da brulgaso.
biogaso ☼ Gaso (precipe konsistanta el metano), produktata per fermentigo de vegetaĵaj restaĵoj, fekaĵoj ks.
engasa. Estiĝanta en gaso: engasa malŝargo elektra.
akvogaso Ⓣ Brulgaso, kiu estis uzata por lumigi k hejti antaŭ la enkonduko de tergaso; ĝi estas toksa pro enhavo de karbona monooksido.
brulgaso. Gaso 2.
marĉgaso = metano.
ridgaso Ⓚ Dinitrogenoksido, N2O, kun ridigaj ecoj.
tergaso. Gaso, plej ofte metano, CH4, eliĝanta el teraj fontoj, k utiligata por industriaj k hejmaj bezonoj.