PIV 2026 · Artikolo 4918

furzi

Litero F

furzi ntr
1 ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro. ➞ vento 6.
2 (familiare) resti tute indiferenta (pri io): mi ja furzis pri ŝiaj infanaj reagoj JCa ➞ fajfi 4.
furzo ago furzi aŭ la rezulto: ŝi aŭdis lin ellasi etan furzon, kies plena efiko bonŝance estis sufokita sub la kovriloj ALö ➞ karminativa.