PIV · 4244
★fajf/i
★fajf/i (tr: melodion ks)
1 Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj k laŭ kavigita lango: li estis tia sinjoro, ke li ne fajfis en sia bano; mi fajfos al ili k kunvenigos ilin X; ŝi fajfis por sia hundo (vokante ĝin); li mallaŭte ekfajfis la arion de Kalĥas Z.
2 Produkti analogajn sonojn per sia beko: fajfas merlo, pirolo.
3 Produkti analogajn sonojn per ilo: ni fajfas per fajfilo Z; la gardisto fajfis: estis brulo Z; fajfas lokomotivo, sireno; (analoge) ili fajfis tra la fingroj Z.
4 Esprimi senton per fajfado: ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi k svingos la manon Z (esprimo de malestimo); ĉe la vido de la fraŭlino iu ekfajfis (esprimo de admiro); (f) mi fajfas pri tio (mi tute ne zorgas; ☞ furzi).
5 (evi) = sibli.
fajfo. La tiel estigita sono.
fajfado. Ago de fajfanto.
★fajfilo. Ĉia instrumento por produkti tiajn sonojn: fajfilo de knabo, de lokomotivo, de sireno Z; danci laŭ ies fajfilo Z; alarmfajfilo, lipfajfilo, vaporfajfilo. ➞ fifro, fluto.
fajfilego. Sireno 3.
prifajfi (homon, verkon) Moke fajfi, por malaprobi aktoron, oratoron, filmon k.a..
logfajfilo. Ilo, per kiu oni imitas la fajfon de iaj bestoj, por ilin allogi k kapti.
sakfajfilo Z. Sakŝalmo.