PIV · 4245
★fajl/i
★fajl/i (tr)
2 (f) Delikatigi, perfektigi, detale finpretigi iun verkon: dum longaj jaroj Z. obstine fajlis sian lingvon. ☞ poluri, rafini.
fajlo. Unu tiro de la fajlilo.
fajlado. Ago de fajlanto.
fajlaĵo. Metalaj deskrapaĵoj, devenantaj de la fajlado.
fajlilo. Ŝtala ilo, kies supraĵo estas raspe provizita per multaj strietoj aŭ dentetoj, por glatiga prilaboro: plata, ronda, duonronda fajlilo; bireta (kun trapeza sekco), triangula fajlilo; kruda, delikata, delikatega fajlilo.
trafajli. Tranĉi per fajlilo: trafajli stangojn Z.
krajonfajlilo. Delikata fajlilo, por pintigi krajonojn.
ungofajlilo. Delikatega fajlilo, por doni formon al la ungoj.