PIV · 4246
fajn/a
fajn/a
1 Ekstrakvalita, pursubstanca: fajna tolaĵo, marmoro, vino; fajna ŝtono (gemo); fajna oro, arĝento (entenanta la postulatan proporcion de pura metalo); (analoge) fajna plado, manĝaĵo. ☞ delikata, subtila.
2 Prezentanta tre malfacile distingeblajn diferencojn de strukturo, kvalito ks: fajna reteto de topografia lorno; fajna, hiperfajna strukturo de spektraj linioj; fajne kanelita disko de gramofono; fajnagordo de oscilcirkvito.
3 Kapabla distingi tiajn diferencojn: fajna orelo de muzikamanto; fajna gusto de ĉefkuiristo, de kritikisto.
4 ∆ (pp topologio) Havanta multajn malfermitajn arojn: topologio T estas pli fajna ol topologio S, se T enhavas ĉiujn malfermitajn arojn de S; la diskreta topologio estas la plej fajna.
fajneco. Eco de io fajna: fajneco de lintolo.
fajnigi. Fari, ke io estu fajna. Sin. rafini: fajnigi metalon per fizikaj, kemiaj procedoj; fajnigi ies guston.
malfajna. Prezentanta tre malaltan kvaliton, senartan aspekton, vulgaran strukturon: plumdesegnoj tro malfajnaj, eĉ tro krudaj, por vere ornami la libron.