PIV · 14943
subtil¹a
subtil1a
1 (io) Konsistanta el tre maldikaj k delikataj eretoj: subtila sablo, polvo X; pisti pulvoron subtila; subtila parfumo (tre penetrema); 🔬 subtila bacilo (Vd bacilo).
2 Malfacile kaptebla, rimarkebla, komprenebla, pro ĝiaj delikataj nuancoj: mi admiras la subtilan lertecon de mia kanajla edzino Z; la estraro havas konsiderojn subtilajn Z; la misteroj de la subtila lingvo de la Francoj Z; jen vere subtila klarigo; subtila distingo inter du vortoj; subtila ĉarmo, arto.
3 Kapabla fari aŭ rimarki delikatajn nuancojn, diferencojn: subtila filozofo, observanto; (analoge) subtila spirito B, intuicio, gusto. ☞ sagaca.
subtilaĵo. Delikata nuanco, diferenco: ni preterlasu la subtilaĵojn k atentu la fundamentajn problemojn.