← Reen al S

PIV 2020 · 14686

★sprit/a

sprit/a
(iu). Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi k originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj: Voltero estis unu el la plej spritaj konversaciantoj en sia tempo.
(io) Montranta tian mensan viglecon: sprita vorto tentas, nenion atentas Z; li rakontis ĉasistajn anekdotojn, unu pli sprita ol alia B; sprita vizaĝo B.
(iu) Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi k kombini novajn neatenditajn lertajn k taŭgajn aranĝojn: li estas sprita organizanto B; (f, analoge) sprita kombinaĵo, manovro. inĝenia, inventema, elturniĝema.
sprito. Mensa kapablo de iu sprita: via sprito pipra k vinagra K; plej bona sprito estas silento Z; malsato donas spriton Z; multe da sprito, sed neniom da profito Z; por glate mensogi, oni spriton bezonas Z.
spritaĵo. Io sprite dirita aŭ farita: laŭte ridante pri sia propra spritaĵo Z; tiaj spritaĵoj neniun ridigas; sensalaj spritaĵoj.
spriti (ntr) Montri sin sprita: vero ne bezonas mediti nek spriti Z; pri ili ĉiu malplenkapulo povas spritadi en la gazetoj Z.
spritulo. Homo kutime sprita: kun tri glasoj da vino ni fariĝas sprituloj laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj Z; kortega spritulo.
malsprita. Mense malvigla k inerta. idioto, stulta, ŝtipo.
sensprita. Havanta nenian spriton: virino malsaĝa, bruema, sensprita k nenion scianta X; sensprita ŝerco.