PIV · 6357
idiot¹o
idiot1o
1 ⚕ Homo kun inteligento-kvociento malpli alta ol 40%: idiotoj sukcesas nek parole esprimi sian penson, nek kompreni la penson de aliaj, ĉar ili ne atingas la mensan aĝon de du jaroj. ☞ imbecilo, malfruiĝo 3.
2 👥 Tute ne inteligenta homo: tiuj homoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj Z; trinku etan guton […], por ne esti idiot’ Ŝ. ☞ malsaĝa, senprudenta.
idiota. Karakterizata de idioteco:
1 la idiota sklavo de la episkopo Z;
2 idiota manovro, respondo.
idiotaĵo. Ia idiota ago, afero.
idioteco
1 ⚕ Plej alta grado de intelekta malfruiĝo, kaŭzata de cerbaj lezoj aŭ misformiĝoj el hereda aŭ malsana originoj.
2 Plena manko de inteligenteco: ĉu ĉi tio estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco? Z.
idiotigi. Fari iun idioto: konstanta ebrieco idiotigas.