PIV 2026 · Artikolo 14944
subtrahi
subtrahi tr
1 MATE fari la operacion de subtraho: se ni subtrahas 7 de 10, restas 3
2 (figurasence) formeti ion el konsidero: eĉ se oni subtrahas ĉiujn lernolibrojn kaj primovadajn verkojn, ankoraŭ restas 1 102 libroj MBo se oni pretas subtrahi kelkajn kondutajn strangaĵojn , oni povas karakterizi la ceteron de la rakonto realisma PeS
Sin. depreni 2. subtraho operacio, kiu al du nombroj asocias ilian diferencon: la signo de la subtraho estas minus minus-signo
subtrahato nombro, kiun oni subtrahas: en la subtraho 9 − 6 = 3, 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahato, kaj 3 estas la diferenco