← Reen al S

PIV · 14942

substrat/o

substrat/o
Φ Ia ajn realaĵo, substanca aŭ fenomena, kiu ebligas la ekziston de alia, k kvazaŭ subportas ĝin.
Materialo, sur kies surfaco oni metas maldikajn tavolojn de alia materialo por fabriki filmon aŭ kristalon.
Substanco, sur kiun enzimo agas, ŝanĝante ĝin al produkto: substrato de enzimo.
Bazo, sur kiu troviĝas io, sin apogas, alkroĉiĝas aŭ kreskas io: tra la tavolo de defalaĵoj ni povos atingi la geologian substraton; arboŝelo, roko, grundo estas la ĉefaj substratoj de la likenoj; marstelo rampas sur la substrato.
Λ Lingvo, malaperinta aŭ regresanta, sed influanta la lingvon, kiu ĝin anstataŭis aŭ iĝis dominanta. Sin. subtavolo.