PIV · 14941
substitu/i
substitu/i Z (tr) Meti en la lokon aŭ funkcion de: li rimarkis, ke oni substituis kadukan ilaĉon al lia nova pluvombrelo; substitui provizoran helpanton al la malsana profesoro. Rim. Oni anstataŭigas A per B, oni substituas B al A.
substituo. Ago de tiu, kiu substituas: okazis en tiu juĝafero substituo de infanoj.
substituito. Persono plenumanta ian funkcion anst. alia: substituito al la prokuroro.