← Reen al S

PIV · 14940

★substantiv/o

substantiv/o Λ En E., vorto, kiu povas funkcii sintakse kiel subjekto, predikativo, objekto, aŭ parto de adjekto aŭ de suplemento: la substantivoj havas la finiĝon o Z. Sin. o-vorto.
substantiva. Rilata al substantivo.
substantivigi. Fari el alia vortformo substantivon: «bonulo» prezentas ion pli ol simple substantivigitan adjektivon Z.