← Reen al V

PIV 2020 · 16749

★vort/o

vort/o
Λ Morfemo aŭ morfemkombinaĵo, konsistiganta sintakse uzeblan formon: la vorto «eksklubanojn» konsistas el ses morfemoj. vortospeco.  vortfarado, vortfiguro, vortordo, vortsintakso.
Unu el tiuj kombinaĵoj, komunuze konsiderata kiel esprimanta unu apartan ideon: trovi la ĝustan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; kanto sen vortoj Z; mi uzos liajn proprajn vortojn Z; ĉe tiuj ĉi vortoj la hispano faris tiajn gestojn, ke […] Z; ŝi estas fiŝistino k liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj Z; kruda, maldeca vorto. parolo, termino.
Iu vorto, konsiderata kontraste kun la esprimata ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni; faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj; kion vi legas, mia princo? vortojn, vortojn, vortojn! Z; vortoj ne povus tion eldiri Z.
Serio da vortoj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla Z; de vorto ĝentila ne doloras la lango Z; vorton malveran virtulo malamas X; kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta X; per unu vorto li estas la perfekta rigardanto Z; per malmultaj vortoj Z (resume); lasi al iu la lastan vorton Z (lasi venki en diskuto); sed la lasta vorto tamen restis mia Z; ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj Z; neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton Z; ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio Z.
Buŝa promeso: teni, plenumi sian vorton Z; vorto donita estas kiel leĝo Z; estu sinjoro de via vorto Z; je mia vorto! Z (mi certigas pri tio); vorton de honoro! Z; mi jam promesis, k preni mian vorton returne estus al mi tre malagrable Z; mi neniam rompas mian vorton Z; proceso pri rompo de sia vorto Z.
💻 Grupo de bitoj kune traktataj de komputilo. bajto, ĉelo.
Vorto Eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, k la Vorto estis kun Dio, k la Vorto estis Dio N; la Vorto fariĝis karno N.
vorta
Konsistanta el vortoj: vorta ludo Z (spritaĵo); pro vorta piko ofte perdiĝas amiko Z.
Konsistanta nur el vortoj, neefektiva: senvaloraj vortaj promesoj Z. ŝajna, papera.
vortaro
Kolekto de konvenciaj formoj de vortoj de unu aŭ pluraj idiomoj, kun diversaj informoj pri tiuj formoj, precipe difinoj aŭ tradukoj: la «Universala Vortaro» estas parto de la Fundamento; venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj Z; ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn, kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj Z; rimvortaro. indekso, konkordanco, leksiko, leksikono, terminaro.
Libro, enhavanta vortaron 1: poŝvortaro.
vortaristo. Specialisto pri la vortarfarado. leksikografo.
vortero
Λ Morfemo, uzata kiel parto de vorto: en E. prepozicio povas iĝi vortero.
👥 Parto de vorto: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon Z. afikso, radiko.
vorteto
(evi) = partikulo.
Tre mallonga parolo: eĉ per unu vorteto li ne lasis min supozi […] Z; kie mi eĉ unu vorteton diris kontraŭ li? Z.
vortigi. Esprimi per vortoj: bone vortigita ideo; vortigu do vian peton en klara E.!; tiu kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto; mi ricevis avizon jene vortigitan […].
vortumi. Vortigi.
vortriĉa, vortoriĉa. Prezentanta aŭ disponanta multe da vortoj: verko, skribita en E. antaŭ 25 jaroj, ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo Z; vortriĉa oratoro, poeto.
alivorte. Se diri per aliaj vortoj: mi ne fidas lin: alivorte, lia amikeco estas dubinda.
duonvorte. Sen bezono esprimi tute detale sian penson: li duonvorte aludis sian deziron revidi ŝin.
duonvorto. Eldiro intence nedetala; aludo: saĝa kapo duonvorton komprenas Z.
laŭvorta. Farata vorton post vorto, precize laŭ la senco de ĉiu vorto: tio estas la laŭvorta ripeto de lia respondo; li tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo Z; ĝi rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris laŭvorte Z. laŭlitera.
unuvorte. Resume: unuvorte, kion mi rakontu al vi? Z.
agitvorto. Mallonga frazo, resumanta la celon de agitado, de politika movado: «For la bataliloj!» estis la agitvorto de la pacifistoj.
frapvorto
Mallonga, frapanta frazo, uzata en reklamado.
Vorto, kiun oni presas izole k fronte de gazeta kolumno, k kiu resume prezentas gravan informon.
fremdvorto. Vorto, ne apartenanta al la koncerna lingvo k ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo (ekz.: la skribaĵo «Byron» anst. Bajron Z; ilia tuta raison d’être Z).
kapvorto. Konvencia formo de vorto, reprezentanta en vortaro aliajn vortojn, ligitajn al ĝi per gramatikaj aŭ sencaj rilatoj: la kapvortoj estas prezentitaj en alfabeta ordo.
krucvorto. Ludo, konsistanta en la diveno de vortoj laŭ iliaj difinoj k la nombro k lokado de iliaj literoj vertikale k horizontale en kruciĝantaj kolumnoj k linioj de kvadratita desegno.
nombrovorto Vd nombro.
pasvorto. Konvencia vorto, per kiu oni konigas sin k tiel akiras la eblon eniri, trovi helpon ks.  ŝiboleto.
pruntovorto Λ Vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»).
signalvorto Z. Vorto, per kiu oni donas al iu signalon: tio estis la signalvorto de la tumulto.
ŝtopvorto = kejlo 2.
tabelvorto Λ Korelativa vorto.
vostvorto 🎭 Lasta vorto de parolo en teatraĵo, kiu servas kiel signalo al alia aktoro, por ke tiu eniru aŭ ekparolu.  repliko.