← Reen al L

PIV 2020 · 9464

★liter/o

liter/o
Ĉiu el la formoj, kiujn povas alpreni grafemo: sur la abocolibro staras ĉiuj literoj grandaj k malgrandaj Z (majusklaj k minusklaj); supersignita litero Z (ĉapelita litero); kursivaj, grasaj interspacetitaj literoj; muta litero (ne prononcata).  tipo.
(f) Formulado per skribitaj vortoj: ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito Z; la decido de la kongreso restos simple nur malviva litero Z (ne atingos efektivigon); li obstine tenis sin je la litero de la kontrakto.  literfiguro.
litere. Ĝuste, kiel skribite: mi (ombro) litere ricevis karnon k ostojn Z; mi simple k litere ofte ne havis eĉ kion manĝi Z.
literumi (tr)
Nomi unu post alia la literojn de vorto, teksto: kiel vi literumas vian nomon?.
(f) Pene k mallerte legi. silabi.
literumilo 💻 Programo aŭ parto de programo por kontroli ortografion per vortlisto de la koncerna lingvo.
litera-cifera 💻 (pp signaro, kodo aŭ datenoj) Estanta litero aŭ cifero, aŭ rilata al literoj aŭ ciferoj.  ĉeno.
ĉeflitero
Ornamita litero en komenco de ĉapitro, libro ks.
Majusklo.
etlitero. Litero, kiu ne estas ĉeflitero.
laŭlitera. Sekvanta skrupule la literon: absoluta k laŭlitera reguleco Z. laŭvorta.
ruĝlitera. Presita per komenca(j) ruĝa(j) litero(j), por altiri la atenton de la leganto: ruĝlitera dato en la kalendaro; (f) en nia griza tago lumas minutoj ruĝliteraj K.
transliteri (tr) Anstataŭigi la literojn de vorto de unu lingvo per la unuope respondaj literoj de alia lingvo, sendepende de ilia prononco en la koncerna vorto; ekz. la rusa vorto signifanta «kies» estas transliterita per «kotorogo», dum ĝia proks. fonetika transskribo estas «katoravo».