PIV · 2506
★cifer/o
★cifer/o
1 Signo uzata por skribi nombrojn: kvincifera nombro; eŭropaj ciferoj (1, 2, 3 ktp), romanaj ciferoj (I, II, V, X ktp); arabaj, hindaj ciferoj.
2 (evi) = kvanto, sumo: dudek spesdekoj en tago […] tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon Z.
cifera. Montranta informojn per ciferoj, k ne per montrilo: cifera horloĝo.
ciferi (tr) Taksi per ciferoj: ciferi la elspezon.
cifereca ⏚ Funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn k ne estas kontinue ŝanĝeblaj: cifereca komputilo, telefoncentralo. ☞ analoga, diskreta.
ciferecigi 💻 Bitigi.
ciferecigilo 💻 Bitigilo.
rondcifere. Per proksimuma cifera takso, sen frakcio.