PIV · 1964
bit⁹o
② bit9o
1 ∆ Mezurunuo de informacio egala al la kvanto, kiu ebligas elekton inter du eblaĵoj, k tial prezentebla per unu duuma cifero.
2 ∆ 💻 Duuma cifero (0 aŭ 1).
kontrolbito 💻 Bito aldonita al datenoj por ebligi kontrolon pri eraroj dum transsendado aŭ konservado: kun pluraj kontrolbitoj por ĉiu grupo de datenbitoj eblas aŭtomate korekti unuopajn erarojn.
parecbito 💻 Kontrolbito, kies valoro estas tia, ke la nombro de bitoj kun la valoro 1 estu ĉiam nepara (aŭ ĉiam para).