PIV · 9211
★leg/i
★leg/i (tr)
1 Sekvi per la okuloj presitan aŭ skribitan tekston k ĝin prononci voĉe aŭ enmense: legi leteron, libron, manuskripton, hieroglifojn; mi ne povoscias legi X; se mi legos en ĉiu tago po 15 paĝoj Z […]; mi ne povas legi tiun ĉi vorton; li laŭte ilin legis al si Z; sidante en sia ĉaro, li legis la profeton Jesaja N; ĉiu povis legi en ili (la gazetoj) nigre sur blanke, ke Z […]; vi legu en la libro Z; oni legis el la libro de instruo ĉiutage X; ofte li dormigis min, legante el siaj poemoj; (analoge) legi per la fingroj (➞ brajlo); ☐ legi instrumenton (la liveritan mezuron). ☞ deĉifri.
2 (f) Diveni ies penson laŭ la ekstera aspekto: en lia fizionomio oni legis seriozecon Z; sur la vizaĝo (de la mortantino) oni povis legi pri paco k favorkoreco Z. ☞ konjekti. ➞ perfidi.
3 💻 Preni datenojn el memorilo: programo legas la datenojn de disko en la ĉefmemoron; instrukcio legas valoron el ĉefmemoro en dateningon. ☞ skribi, ŝargi.
4 (per aparato) Efektivigi la sonojn aŭ bildojn, registritajn sur optika aŭ magneta portilo (disko 2, bendo ks.)
lego
1 Ago de tiu, kiu legas unurigarde: la lego de tiu litero estas necerta; kia estas la lego sur la termometro?; prilabori la legojn. ➞ legoĉambro, legosigno.
2 Maniero, kiel oni legas tekstoparton en manuskripto aŭ eldono: ĉi tie la papiruso liveras pli bonan legon. ☞ varianto.
★legado. Ago de tiu, kiu legas daŭre aŭ kutime: de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento Z; ekzerco de legado Z; post la legado de multaj leteroj Z; eĉ dum la legado oni gustumas iom el la manĝoj Z; ☐ rekta (per la nuda okulo), spegula (per reflekto sur spegulo) legado.
legadi. Ofte, daŭre legi: la aventurojn de Julio Cezaro li legadis pli volonte Z; li legadu en ĝi dum sia tuta vivo X.
legaĵo. Materialo por legado: tiu kolekto estas interesa legaĵo por la E-istoj.
leganto, legantino. Homo, kiu legas: la leganto komprenu! N.
legebla. Tia, ke ĝi povas esti legata: bele legebla letero.
legilo 💻 Aparato por enkomputiligi datenojn: trukartolegilo; laserdisklegilo.
leginda. Tia, ke ĝi indas la legadon.
legisto. Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj: legisto de blinda maljunulo B; la legisto de la princino. ➞ lektoro.
antaŭlegi. Legadi antaŭ publiko: antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael X; mi la versojn antaŭlegos al vi Z.
mislegi. Fari eraron en legado: li mislegis la trian vorton; «Jehovo» estis mislego anstataŭ «Javeo».
nelegebla. Tia, ke oni ne povas ĝin legi:nelegebla noto.
★nelegeble. En nelegebla maniero.
relegi. Denove legi: je mia aĝo oni plu ne legas, oni nur relegas; relegu viajn instrukciojn!.
★tralegi. Legi de la komenco ĝis la fino: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni Z; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon X; li tralegis sian lecionon k tuj ĝin sciis Z.
fluglegi. Legi ne kontinue, jen ĉi tie, jen tie.
laŭtlegi. Legi sufiĉe laŭte, por ke aliaj aŭdu: li prenis la libron k laŭtlegis ĝin al la popolo X.
mienleganto. Persono, kiu kapablas diveni la sentojn laŭ la mieno.
novaĵlegilo 💻 Programo por konsulti retnovaĵojn.
voĉlegi. Elparoli voĉe, kion oni legas: li voĉlegas el stranga libro Z; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn Z; la komercisto voĉlegis el malnova kroniko Z; li daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio Z; la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio Z.
tekstlegilo 💻 Programo por enkomputiligi presitan aŭ manskribitan tekston per optika signorekono. ☞ bitigilo.