← Reen al P

PIV · 12012

★perfid/i

perfid/i (tr)
Mallojale endanĝerigi; malbone servi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo: la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron; Juda Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin (Jesuon) N; ŝtelisto ŝteliston ne perfidas Z; la taĉmento perfidis sian ĉefon k transiris al la malamiko B; perfidi sian partion, sian patrujon. transkuri.
Trompi, trouzante ies konfidon; ĉesi esti fidela al iu: perfidi la edzinon B; perfidi amikon; mian fidelecon mi ne perfidos Z; Dio ne perfidas, se homo lin fidas Z; (f) lia memoro, liaj fortoj perfidis lin (mankis al li).
Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta: perfidi sekreton, planon; se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas Z.  legi.
perfido. Ago de tiu, kiu perfidas: perfido de iu kontraŭ iu pri io; ĝuste min mem perfido mia pereigis! Z; tro da konfido kondukas al perfido Z; oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas Z.
perfidaĵo. Konkreta rezulto de perfido: li forkuras, informinte min pri la nova perfidaĵo de mia (edzino) Z.
perfida. Mallojale malfidela: ho virino malhonesta k perfida! Z; servanto perfida al sia mastro; tiel mi perfide en la dormo per frata mano estis (mortigita) Z.
perfidulo. Tiu, kiu perfidas: diru, ke inter la tuta bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Z; promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas Z.
elperfidi (tr) Lasi vidi ion, kion oni volus kaŝi: ŝia ruĝiĝo elperfidis ŝian amon.
ŝtatperfido. Perfido, far regnano, de la fideleco al la suvereno aŭ al la plej gravaj interesoj de la regno.