← Reen al P

PIV · 12011

perfektiv/o

perfektiv/o Λ Verba aspekto, per kiu la procezo estas prezentata kiel havanta limojn. En E. unu el la sencoj de la limiteco, la plenumiteco, estas esprimata per la morfemoj int k it, k povas esti uzata kun inf.: esti lavita Z; kun prezenco: mi estas farinta Z; ĝi estas lavita Z; kun preterito: mi estis farinta Z; vi estis lavita Z; kun futuro: mi estos farinta Z; vi estos lavita Z; kun volitivo: estu lavita Z; estu dirinta al mi la veron Z; kun fiktivo: se li estus dirinta al mi la veron Z. imperfektivo.