← Reen al P

PIV · 12010

★perfekt/a

perfekt/a
Havanta ĉiujn kvalitojn k nenian mankon: ni konceptas Dion nepre perfekta.
Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco: perfekta oratoro; ŝi elkreskis kiel perfekta belulino Z; perfekta kanajlo Z, malspritulo Z, fanfaronulo Z; 🍁 perfekta formo (stadiformo de fungo, produktanta seksajn sporojn, ekz. asko- k bazidi-sporojn); (pp io) perfekta ĉefverko; 𝅘𝅥𝅰 perfekta intervalo (kvarta, kvinta aŭ okta), kadenco (finiĝanta per perfekta akordo de la toniko); mi neniam rigardis tiun teorion kiel perfektan k nekritikeblan; se E. estus eĉ absolute perfekta, ni devus […] Z.
perfekte
En perfekta maniero: perfekte ludi pianon.
Absolute, treege: ĝi ne estis perfekte feliĉa Z; tiuj, kiuj bezonas, ke E. esprimu iliajn pensojn ne iel, sed perfekte Z.
perfekto Λ Tenso en kelkaj lingvoj (ekz. L.), kiu esprimas la plenumitecon de la procezo. imperfekto, predikto.
perfektaĵo. Io perfekta: ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco? X.
perfekteco. Eco de iu, io perfekta: neniu verko en la mondo povas ĝui plenan perfektecon; admiri la perfektecon de skulptaĵo; severa unueco, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco Z.
perfektigi
Fari, ke io estu perfekta: ili perfektigis vian belecon X.
Fari ion pli proksima al perfekteco: perfektigi lernanton per ekzercado; tre multaj estis la homoj, kiuj volis perfektigi E-on, k ĉiuj fiaskis; perfektiga kurso; la perfektigado de niaj instrumetodoj estas nia konstanta zorgo; perfektigebla projekto.
perfektiĝi. Iĝi pli proksima al perfekteco: kiu volas perfektiĝi en E., al tiu mi rekomendas […] Z; eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de E. neniam estos rompata Z.
perfektisto (iafoje kun mallaŭda nuanco) Persono, kiu, neniam kontenta pri siaj faritaĵoj, provas ĉiam perfektigi ilin. pedanto.
perfektulo Θ Iu plene inicita (ekz. en katarismo).
neperfekta. Prezentanta mankojn k difektojn: neperfekta stilisto; restas en ĝi ankoraŭ kelkaj neperfektaĵoj; mi povas diri, ke ne la neperfekteco de E. estis la vera kaŭzo de […] reformoj Z; 🍁 neperfekta formo (stadiformo de fungo, produktanta nur neseksajn sporojn, ekz. konidiojn).