← Reen al P

PIV · 11906

pedant¹o

pedant1o. Homo, tre precize plenumanta la regulojn; (pj) tro zorganta pri malgravaj detaloj k rutina formo: kritikoj k skrupuloj de pedanto; pedantino.
pedanta. Rilata al pedanto; havanta la ecojn de pedanto: ni ne estu tro pedantaj, ni estu toleremaj Z; la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj Z.
pedanteco. Eco de pedanto: ĉiu detalo estas plenumita kun plej laŭdinda diligenteco k pedanteco Z; mi ne povas elporti tian pedantecon.