← Reen al M

PIV 2020 · 9884

★mank/i

mank/i (ntr)
Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por atingi normalan kompletecon: mankas la numeroj 2 k 8 de la jarkolekto; mankas klapo en lia kapo Z; por gasto ne petita mankas kulero Z; se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus Z; nenio mankas al lia gloro; tamen mankis fraŭlino K, sed ŝi ne mankis en la pensoj k paroloj.
Tute ne esti, aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por kontentigi la bezonon: homo, al kiu mankas pano X; mankis al ŝi voĉo Z; ombro mankas ĉi tie B; mankas honestaj homoj B; se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo Z; ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Z; mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon Z; en nia urbo la loĝejoj terure mankas.
(kun ke) Doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco: tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis; (ironie) nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj! Z.
ne manki. Esti abunda aŭ en pli ol sufiĉa kvanto, por kontentigi bezonon, aŭ efektivigi agon: eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj Z; kie pano estas, tie musoj ne mankas Z; al malriĉulo infanoj ne mankas Z; al la papero ne mankas tolero Z; ne multe mankis, ke ili elparolu la tutan vorton Z; jam ne multe mankis, ke mi faru tre fundajn esplorojn Z; jam ne multe mankis, ke li falus. preskaŭ, apenaŭ ne.
manko
Foresto de io aŭ iu necesa por kompleteco, normaleco: en la fina glosaro mi konstatis multajn mankojn; plenigi mankon; nigro sur blanko pruvas sen manko Z.
Foresto de necesa kvalito: internacia lingvo forigus tiujn mankojn; malgraŭ siaj mankoj li faras grandajn servojn B; kio al unu ŝajnas esti manko, estas rigardata de alia kiel supereco; mi esperas, ke nia trupo estas libera de tiaj mankoj Z. difekto.
Foresto, nesufiĉa kvanto de io bezonata: eraroj de juneco k manko de pripenso Z; manko de oro ne estas malhonoro Z; li mortos pro manko de eduko X; ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas X; (abs) sur ĉiu flanko nur manko k manko Z ( eliro); kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon X.  mankolisto, mankomalsano
manka. Prezentanta manko(j)n: manka kolekto. magra.
mankanto
(pp kurso) Tiu, kiu enskribiĝis k ne ĉeestas.
Soldato, pri kies sorto oni nenion scias.
mankigi. Lasi, ke io manku; preterlasi: li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis X; li ne mankigis eĉ unu vorton Z; tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn […], nenion mankigante X.
mankohava. Manka.
mankoloko. Loko, kie io mankas: ŝtopi mankolokon. truo, breĉo, fendo.
senmanka
Kompleta, plena.
Sendifekta, tute bona, perfekta: senmanka respondo; senmankaj rimoj, versoj.
senintermanka. Seninterrompa, kontinua.
konscimanko, memormanko. Pasema perdo de la memoro aŭ eĉ de la konscio, kaŭzata de troa laciĝo aŭ de toksiĝo per alkoholo, opio ks.
masmanko Diferenco inter la maso de atoma nukleo k la sumo de la masoj de ĝiaj eroj en libera stato.
nutromanko Manko de unu aŭ pluraj nutroelementoj nepre necesaj por la bonfarto k reproduktiĝo de vivuloj: edemo pro nutromanko; nutromankaj malsanoj.
profitmanko. Perdo, konsistanta en la nericevo de iu profito.
tavolmanko Malesto de tavolo(j) en sedimenta serio. Sin. hiato 2. neakordo.