PIV 2020 · 330
akord¹o
akord1o
1 Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj: dum nia kunlaborado ni ĉiam trovis nin en perfekta akordo; veni en akordon pri io. ☞ harmonio, konsento.
2 Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj: estas ia mirinda akordo inter la movoj de la astroj; esti en akordo, kiel peto k mordo Z (plena malakordo; ☞ kato); ☐ leĝo de la interakordaj statoj (de van der Waals).
3 ⊕ Surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio nek faltita nek baskuligita, eĉ se ekzistas tavolmanko inter la du formacioj: akorda tavoliĝo. ☞ neakordo.
4 Λ Sintaksa fenomeno, laŭ kiu la formo de iu vorto varias depende de ties rilato kun alia vorto: en E. ekzistas akordo de la epiteta adjektivo kun la substantivo, sed ne de la verbo kun la subjekto.
5 𝅘𝅥𝅰 Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: akordo trinota; oni distingas diatonan k kromatan akordojn; akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko: tonika, supertonika, medianta akordoj ktp; se l’ harpo estas eĉ rompita, l’ akordo ankoraŭ do ploras G; glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj Z; ĵus falsakorde sonas siblo de serpento G. ☞ kadenco, agordo.
akordi (ntr) Esti en akordo: tomato, ajlo k olivoleo mirinde akordas.
akordigi. Fari, ke du aŭ pluraj aferoj aŭ personoj venu en akordon: peni akordigi la naciajn fierecojn; akordigi horloĝon (kun alia referenca horloĝo); Λ kaze akordigi vorton kun alia Z.
akordiĝi. Veni en akordon: ili akordiĝas por vin trompi Z; la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio Z; kun la kreskado de la tempo ĉio akordiĝos B; ilia privata intereso tute ne akordiĝas kun la ĝenerala.
akordiĝema. Volonte akordiĝanta.
neakordo
1 Manko de akordo.
2 ⊕ Surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio faltita aŭ baskuligita k parte eroziita: neakorda tavoliĝo; angula neakordo.
malakordo. Plena manko de akordo: ☐ malakordo de la mekanikaj vibracioj Z; ∆ malakordaj ekvacioj (ekz. du ekvacioj kun du nekonatoj, kiuj ne havas solvon).
neakordigebla. Tia, ke oni ne povas trovi akordon: neakordigebla konflikto.
reakordiĝi. Akordiĝi denove.