PIV · 7057
kadenc¹o
kadenc1o
1 𝅘𝅥𝅰 Sinsekvo de du akordoj, kvazaŭ muzika interpunkcio, kiuj kutime signas la finon de frazo aŭ sekcio: kadenco perfekta (plenfina); kadenco plagala (amena); kadenco dominanta (duonfina); kadenco interrompita (surpriza).
2 (f) Ripetado de sonoj aŭ movoj, kiuj sin sekvas regule: la kadenco de paŝoj, de danco, de voĉoj, de versoj.
3 Konstanta rapideco, laŭ kiu homo, maŝino aŭ fabriko devas labori por liveri difinitan kvanton da produktaĵoj en difinita tempo: akceli la kadencon de produktado.
kadenca. Montranta kadencon.