← Reen al K

PIV 2020 · 7056

kadavr¹o

kadavr1o. Korpo de mortinta estaĵo: tio estis virino, supozeble kadavro Z; ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron Z; pala kiel kadavro Z. mumio; skeleto.
kadavra
Rilata al kadavro: kadavraj makuloj; la kadavra rigideco.
Memoriganta pri kadavro: kadavra senmoviĝo.
kadavre. Kiel kadavro: kadavre pala Z; kadavre odoris la floroj Z.
kadavraĵo. Io mortinta: se iu ektuŝos […] kadavraĵon de malpura besto X; la odoro de fendiĝanta kadavraĵo Z.
kadavrejo. Loko, kie oni provizore konservas homajn kadavrojn, ekz. en hospitalo, policejo ks. karnejo, putrejo.
kadavrigi. Fari iun kadavro: tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos! Z.
kadavriĝi. Iĝi kadavro: la besto baldaŭ kadavriĝis Z; ĉu ni fine kadavriĝu kiel ratoj? Z. krevi.
kadavrino Substanco, 1,5-diaminopentano, NH2-(CH2)5-NH2, kiu estiĝas i.a. ĉe putrado de karno.
kadavroplena. Plena de kadavroj: kadavroplena loko de batalo Z.