← Reen al K

PIV 2020 · 7487

karn¹o

karn1o
Organisma mola fibreca substanco, troviĝanta sub la haŭto de la animaloj, kontraste kun la haŭto k la ostoj: mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon Z; la hundoj formanĝos la karnon de Izebel X: karnon, kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu X; mi ne plu deziros, ke vi (pupoj) ricevu karnon k sangon X; ĉeesti kun karno k ostoj (proprapersone); tranĉi rekte en la karnon Z (pf: akre k trafe kritiki). viando, fiŝo.
Tiu substanco, rigardata kiel karakterizo de la homo, kontraste kun la spirito: ne karno k sango, sed la koro faras nin patroj k filoj Z; ili, edzo k edzino, estos unu karno X; en mia karno, en mia naturo loĝas nenio bona Z; iri la vojon de ĉiu karno Z (morti); vi estas lia karno, lia sango Z (fil[in]o).
Mola fibreca substanco, lokiĝinta sub la ŝelo de fruktoj, rigardata kontraste kun la kerno(j): la karno de persiko, de melono.
karna
Konsistanta el karno aŭ riĉa je karno: karna ŝvelaĵo; karna frukto, nutraĵo.
Homa: kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo X; mi diros al Dio: ĉu vi havas okulojn karnajn? X.
Rilata al la sfero ne spirita, i.a. al la sensaj plezuroj: karna deziro N, instinkto; dum ekzistas inter vi ĵaluzo k malpaco, ĉu vi ne estas karnaj? N.
karnaĵoj Nudaj partoj de pentritaj personoj.
karnejo. Putrejo.
karnulo. Mortideva homo: la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj X.
karnodika, karnohava. Prezentanta multe da karno: karnodika mano.
karnomanĝa. Nutranta sin per karno.
karnomanĝuloj = karnvoruloj.
karnoŝira. Kutimanta ŝiri la karnon de bestoj: karnoŝira lupo X.
karnvoruloj Ordo (Carnivora) de mamuloj, manĝantaj precipe vivantajn animalojn: urso, hundo, lupo, vulpo, kato, leono, tigro, hieno, mustelo, rosmaro, foko estas karnovoruloj. rabobestoj, fokuloj.
karnovora. Karnomanĝa.
diskarni Z, diskarnigi Z
Ŝiri ies karnon: sebo de besto diskarnita Z.
Θ Senigi kadavron je ĝia karno, por povi konservi sepulte la ostojn.
enkarniĝi
Penetri en la karnon: enkarniĝinta ungo.
Θ Alpreni al si homan korpon: la kristanoj kredas, ke Jesuo estas enkarniĝinta Dio; la mistero de la enkarniĝado. enkorpiĝi.
reenkarniĝi. Denove, post morto, naskiĝi sub korpa formo: la Pitagoranoj kredis, ke ili reenkarniĝos kiel homoj aŭ bestoj laŭ siaj meritoj; unu el la reenkarniĝoj de la Budho.
reenkarniĝo. Tia renaskiĝo: kredi je la reenkarniĝo.
senkarna. Havanta tre malmultan kvanton da karno: senkarna kokido.
dentokarno Z. Gingivo.
tibikarno Z. Suro.