← Reen al B

PIV 2020 · 2271

budh/o

budh/o Homo, atinginta la plej altan gradon de sciado k klarvidado k atinginta la nirvanon.
Budho Honora titolo de Gotamo (463−383), princo, fondinto de la budhismo.  Budhonasko.
budhano. Adepto de budhismo. bikŝuo.
budheco. Latenta eblo de homoj por iĝi budho 2.
budhismo. Religio, fondita de Gotamo, kiu predikas, ke la homa vivo estas plena je suferoj, k kiu celas liberigi la homojn disde la suferoj per konscio pri ties kaŭzoj. darmo, samgo, hinajano, mahajano.  ĝainismo.
budhisto. Budhano.