← Reen al N

PIV · 10817

★nask/i

nask/i (tr)
(pp ino) Eligi el si idon: jen vi estas graveda k vi naskos filon X; ŝi naskis al li Zimranon X; la katino naskis kvin idojn; Vaŝington estis naskita la 22an de Februaro Z; kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon X; la edzino de P. estas graveda, baldaŭ naskonta X; kiel ni devas agi kun la naskota knabo? X; (abs) la tempo, kiam naskas la ibeksoj X; la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj k ĉi tiuj naskis al ili X; (f) ili diris al ligno: vi estas mia patro, k al ŝtono: vi min naskis X; mono monon naskas Z; ŝoso naskas burĝonojn. akuŝi, generi.
(f) Estigi (ion abstraktan): konfido naskas konfidon Z; la peko naskas la morton Z; amo naskas k subtenas la vivon Z; naski disputojn B, malpacon B; tiu unua sukceso naskis multajn esperojn; vi ne scias, kion naskos la tago X. krei, veki.
= generi 3, estigi.
naska. Rilata al nasko: naska febro; lia naska vilaĝo.
nasko. Ago de tiu, kiu naskas: facila, unuafoja, antaŭtempa nasko.  naskokvanto, naskoreguligado.
naskado. Ripeta aŭ kutima nasko: senfina naskado de malfeliĉoj, de konfliktoj.
naskantino. Virino, kiu naskas: mi aŭdas krion kiel de naskantino X.
naskema. Multe k rapide naskadanta: la kunikloj estas tre naskemaj.
naskigi. Generi: aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis X.
naskiĝi
(pp ido) Esti naskata, veni en la mondon: monto gravediĝis, muso naskiĝis Z; pereu la tago, en kiu mi naskiĝis! X; la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos X; k de Kanaan naskiĝis Cidon X; mi naskiĝis en Bjelostoko Z.
Havi, kiel denaskan, ian naturon aŭ econ: kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos Z; ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj! Z; ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa Z; homo naskiĝas por suferoj, kiel birdoj por flugado X.
(f pp io) Estiĝi: ŝi sciis, ke devas naskiĝi nova ĉielo k nova tero Z; naskiĝis en li malbona intenco Z, stranga sento B; tiam naskiĝis granda disputo; 🍁 askosporo naskiĝas interne de asko. eksplodi.
naskiĝo
Ies veno en la mondon: se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro […] Z; la kristanoj kalkulas la jarojn ekde la naskiĝo de Jesuo; lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata Z; per sia naskiĝo ŝi apartenis al la klaso de […] Z.
(f) Komenco: antaŭ la naskiĝo de la mondo; tia estas la naskiĝo de la ĉielo k de la tero X; la naskiĝo de la printempo.
naskiĝa. Rilata al la naskiĝo: ies naskiĝa lando; naskiĝanta oksigeno (oksigeno ĵus produktita de reakcio, k neordinare reakciema).
naskita
Eligita el la utero: ŝi tenis en la brakoj ĵus naskitan infaneton Z; la sango fordonita por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj Z; (f) la Ligo estas infano malvive naskita Z.
Devenanta per naskiĝo: naskita de princa familio; homo, naskita de virino, havas mallongan vivon k abundon da afliktoj X; (f) se homo ne estas naskita el akvo k Spirito […] N.
Havanta, kiel denaskan, ian naturon aŭ econ: li estas naskita Anglo; ili estas naskitaj malamikoj B; s-ino Walder, naskita Peri (en la socioj, kie la edzina nomo estas alia, ol la junulina); mi konvinkiĝis, ke ne por vilaĝa vivo mi estis naskita G; esti naskita por la poezio, por la malfeliĉo; se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio Z.
naskito. Tiu, kiu naskiĝis de iu: kia naskinto, tiaj naskitoj Z; (f) ni, naskitoj de animo k marĉo Z.
naskitaro. Idaro de iu: via naskitaro estas kiel la herbo de la tero X. posteularo.
naskolando, naskiĝlando Z, naskoloko, naskotago Z, naskiĝotago Z, naskiĝurbo Z. La naskiĝa lando, loko, tago, urbo: hodiaŭ estas ankaŭ ŝia naskiĝtago tial ne mankos donacoj Z; ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro Z.
naskipova. Kapabla naski. fekunda.
denaska
Ekzistanta jam ĉe la naskiĝo: denaska blindeco, misformiĝo, instinkto. hereda. Sin. denaskiĝa.
Tia de sia naskiĝo: denaska parolanto de lingvo, denaska esperantisto.
denaskiĝa. Denaska 1: lia denaskiĝa bona humoro Z.
dunaskito. Ĉiu el la du idoj, naskitaj sekve de la sama akuŝo. ĝemelo.
kunnaskita = denaska 1.
misnaski (ntr) Aborti.
postnaskaĵo Placento k membranoj, kiuj estas ellasataj aŭ eltirataj post la akuŝo.
renaskiĝi
Denove naskiĝi: la budhistoj kredas, ke post la morto ili renaskiĝos multfoje; (f) renaskiĝi en la akvo de la bapto.
Denove komenciĝi: ili devis batali kontraŭ ĉiam renaskiĝantaj duboj; la renaskiĝo de la arto k sciencoj post la ĝermanaj invadoj.  Renesanco.
trinaskito, kvarnaskito, …
plurnaskito. Ĉiu el la idoj naskitaj tri, kvar, … plurope. ĝemelo.
unuenaska Unuafoje naskanta.
unuenaskita. Naskita la unua el la filoj: li diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo Z; k ŝi naskis sian unuenaskiton k ŝi ĉirkaŭvindis lin N; la Eternulo batis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta X; la rajto de unuenaskiteco Z.
Budhonasko Festo, celebranta la revenon de la naskotago de Gotamo la Budho.
frunaskito, mortnaskito, novnaskito. Infano resp. naskiĝinta tro frue (antaŭ 8,5 monatoj da gravedeco), mortinta antaŭ ol spiri, aŭ ĵus naskiĝinta (de nur kelkaj tagoj).
kristnasko, Kristnasko. Festo (25a de Dec.), en kiu la kristanoj celebras la naskiĝon de Jesuo: kristnaska rozo (nigra heleboro).
ovonaska Reproduktiĝanta per demetitaj ovoj.
ovovivonaska Reproduktiĝanta per ovoj, kiuj restas en la generaj vojoj ĝis la eloviĝo: vipuro estas ovovivonaska.
vivonaska Reproduktiĝanta per embrioj, kiuj disvolviĝas en utero: escepte de la kloakuloj, la mamuloj estas vivonaskaj.