PIV · 9963
marsupi/o
marsupi/o ♉ (marsupium) Ventra haŭtpoŝo, ĉe la inoj de grupo de primitivaj mamuloj, en kiu troviĝas la mametoj k kie kuŝas la idoj dum la unua tempo post la naskiĝo.
marsupiuloj. Ordo (Marsupialia) de primitivaj mamuloj el Aŭstralio k S Ameriko, kiujn karakterizas la posedo de marsupio: didelfo, makropodo, marmozo estas marsupiuloj.