← Reen al M

PIV · 9964

★marŝ/i

marŝ/i (ntr)
Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj ks: unue marŝis la luktistoj. poste la diskoĵetantoj; ekmarŝis la procesio Z; estas kvar, kiuj marŝas bele: […] leono […], cerv o […], virkapro […] k reĝo X; takte marŝi. defili, paradi.
Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele: sur la trotuaro marŝis paro da homoj, viro k virino Z; ili marŝis per paŝoj facilaj k rapidaj Z; sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino Z.
marŝo
Egalpaŝa regula aŭ solena irado: tiel la reĝo iris en parada marŝo Z; la tamburo kadencis la marŝon de la trupoj.
lom longa irado: tio estis tre peniga marŝo en la sablo.
Muzikaĵo, akompananta k reguliganta la paŝadon: funebra marŝo Z; himno […], (kiu) finiĝos kiel brua, vigliga […] marŝo Z.
Sporta konkurso en la sportobranĉo atletiko.
marŝadi. Longe marŝi, precipe por korpa ekzerco.
marŝado. Longa, daŭra marŝo: duono de la kortego partoprenis en la marŝado Z; la Longa Marŝado (de pli ol dekmil km, farita de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo en 1934−36).
elmarŝi (ntr) Eliri (plejofte pp multaj homoj): ili ĉiuj elmarŝis el la arbaro Z; ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj Z.
enmarŝi (tr aŭ ntr) Invadi: la Germanoj enmarŝis en Aŭstrion, ne renkontante reziston.
pretermarŝi (tr aŭ ntr). marŝi preterirante: (f) la pasintaĵo pretermarŝis antaŭ li kiel en festa procesio Z. Rim. Marŝ estas uzata interj-e kiel militista komando: «marŝ»! «Halt!» «Front!» Z.