← Reen al P

PIV · 12627

★poŝ/o

poŝ/o
Malgranda saketo, alkudrita interne aŭ ekstere de vesto, k servanta por kunporti malgrandajn objektojn: en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon Z; ili estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj Z; minaci per pugno en la poŝo Z (f: fanfarone); (kiel kvantesprimo) ili ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj Z; (analoge) kanguruo kun ido en sia poŝo.
(f) Monujo: multe en kapo, sed nenio en poŝo Z; el fremda poŝo oni pagas facile Z ( ledo); sin turni al la poŝo Z (peti monon). kaso, kesto, sako.
Ĉiu el la saketoj, ĉe la flankoj de angla bilardotablo, en kiujn ruliĝas la globoj.
Subtera roka kavo, plenigita de fremda substanco: poŝo da gaso, da akvo, da argilo.
Izolita areo, okupata de la malamiko, interne de la amika tereno: rezista poŝo.
poŝa. Sufiĉe malgranda, por esti oportune entenata en poŝo: poŝa tranĉilo Z, vortaro Z (poŝvortaro).
elpoŝigi. Elpreni el sia poŝo: li elpoŝigis tuj la postulatan monon.
enpoŝigi. Meti en sian poŝon: li ridete enpoŝigis la trinkmonon; (f) li enpoŝigis denove fiaskon; li kapablas enpoŝigi ilin ĉiujn (superi ilin per sia talento, lerteco ks).
pastopoŝetoj 🍴 Malgrandaj farĉitaĵoj el pasto, enhavantaj manĝaĵon, kuiritaj en bolanta akvo, vaporumitaj aŭ frititaj. dariolo, huntuno, ravioloj.