PIV 2020 · 15254
★tabl/o
★tabl/o
1 Meblo, konsistanta el plato subportata de unu aŭ pluraj piedoj, aŭ de tabuloj sur du aŭ tri flankoj: faru tablon el akacia ligno X; ferpieda tablo; tripieda, kvarpieda tablo; faldebla, longigebla tablo; ronda, ovala, ortangula tablo; tabloj kun brilantaj marmoraj platoj Z; stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo Z; malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj Z; tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas Z; adaptebla tablo de desegnisto; porti iun sur lian operacian tablon; tablo de pokero, de briĝo; ĵeti siajn kartojn sur la tablon; dancigi la tablojn (pp spiritismo). ☞ alonĝo.
2 Tia meblo, uzata por surmeti la manĝaĵojn: al tiu tablo sidiĝas la patro de la familio kun ĉiuj familianoj Z; primeti la tablon Z, vivi inter forno hejtita k tablo kovrita Z; prilevi la tablon (depreni la manĝilaron); manĝi ĉe la komuna tablo; ĉe apartaj tabloj (en restoracio); sidi ĉe tablo, leviĝi de ĉe tablo; tablo festena, sed telero malplena Z; tablon ornamas ne tuko, sed kuko Z; rulfali sub la tablon (drinkinte).
3 Tia manĝotablo, rigardata el la vidpunkto de la manĝaĵoj k de la manĝantaro: tablo kovrita faras amikojn Z; inviti iun al sia tablo; teni bonan tablon; teni apertan tablon (ĉe kiu ĉiu konato povas sidi sen speciala invito); homo, kiun la tablo ruinigis; la plezuroj de la tablo; la supra fino de la tablo Z (honora sidloko); (analoge) la tablo de l’ Sinjoro N; la sankta Tablo (loko de komuniiĝo).
tabla. Rilata al tablo, precipe al manĝotablo: tablaj konversacioj.
★tableto. Malpeza aŭ malgranda tablo.
ĉetable. Ĉe la tablo, por manĝi aŭ ludi: sidi ĉetable Z.
surtablo. La manĝogarnituro troviĝanta surtable; la manĝilaro, la servico k la tukoj: surmeti, formeti la surtablon. ☞ manĝometo.
surtable. Sur la tablo: surtable estis manĝoj delikataj K.
surtabligi. Meti sur tablon: oni surtabligis la manĝaĵon Z; surtabligi siajn kartojn.
klaptablo. Tablo, de kiu parton oni povas mallevi, kiel klapon, por gajni lokon.
kudrotablo. Malgranda tablo, ofte kun speciala sako, por enteni la kudrilaron k la prikudratajn pecojn.
noktotablo. Apudlita tableto, kie oni metas lampeton, vekhorloĝon, libron kc.
★skribtablo, ★skribotablo. Tablo, destinita por skribado.
ŝaltartablo 🎭 Tablo, sur kiu estas grupigitaj ĉiuj ŝaltiloj por lum- k son-efektoj.
tualettablo. Meblo, kun spegulo, k tableto, ĉe kiu oni povas finpretigi sian hararanĝon, ŝminkadon kc.
vartotablo, vindotablo. Tablo, sur kiu oni vindas infanon.