PIV 2026 · Artikolo 13050

pupitro

Litero P

pupitro
1 meblo kun dekliva supraĵo, sur kiun oni metas libron, kajeron, partituron k.s. por pli oportune legi aŭ skribi: prefere oni, dum la tuta parolado, tenu la manojn modeste sur la pupitro ILa frapado de orkestrestra bastoneto sur pupitro JMu/IMu pupitroj de lernejanoj en tradicia klasĉambro ➞ labortablo.
2 ELEK SPEK granda ŝaltopanelo forme simila al pupitro 1, ekz. por kunmiksi sonojn en studio aŭ por regi la lumigadon en teatro.
ĥorpupitro en la ĥorejo de preĝejo pupitro por porti meslibrojn aŭ himnarojn.