← Reen al L

PIV · 9346

★libr/o

libr/o
(en antikvaj tempoj) Kopio de verko sur folioj el ŝelo, papiruso, ledo k.a., unuflanke skribitaj k kungluitaj en unu strion volvatan ĉirkaŭ ligna cilindro: tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo Z; la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro N. manuskripto, tabelo.
Kungluita aŭ kunkudrita foliaro el papero aŭ alia materialo, kun presita aŭ fotoreproduktita teksto: fermi, malfermi libron Z; tiu ĉi libro havas 60 paĝojn Z; li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro Z; legu en via libro! Z; (f) ŝlosita Z, sigelita libro N (kiun homo ne povas malfermi). bindaĵo, kajero, formato, volumo, tomo.  libroapogilo, librokovro, libropruntejo, librotenado, librovendado.
Proza aŭ poezia verko, kiu presite plenigas tian foliaron: tio estas ja metio verki libron, same kiel fari horloĝon; malnova historia libro Z; li ĵetis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio Z; verkisto verkas librojn Z; li parolas kiel libro (tro science); la sanktaj libroj (la Biblio); la Libro (Biblio aŭ Korano); recenzi la librojn.
Ĉiu el la grandaj dividoj de verko: la unua libro de Tito Livio; la libro de Genezo. ĉapitro, kanto, volumo.
Samforma kolekto da diplomatiaj dokumentoj, disponigitaj de registaro al la parlamento: blanka, flava, blua libro; (f) nigra libro (kolekto de dokumentoj pri politikaj krimoj ks).
Samforma kolekto de blankaj folioj, destinitaj por surskribado: li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro Z; ora libro (sur kiun oni skribis orlitere la nobelajn familiojn; nun, sur kiun oni registras la nomojn de famaj vizitantoj). albumo.
Listo, kun religia signifo: jen estas la libro de naskoj de Adam X; ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj X; la libro de l’ Sorto.
(f) Ĉio, el kio oni povas ellerni: studi la grandan libron de la Naturo; la granda libro de la mondo.
libra
Rilata al libro(j): la libra merkato; en libra formo.
Ĉerpita nur el libroj, kontraste kun la sperto: libraj scioj; scii lingvon libre, ne libere. kabineta.
libraĉo. Senvalora libro.
libraro. Kolekto da libroj, traktantaj pri unu temo, aŭ eldonitaj de unu eldonisto, aŭ kunigitaj en unu loko.
librejo. Vendejo de libroj: ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus […] Z; krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo Z. biblioteko.
libreto
Maldika, mallonga libro: la intenco de la firmo H. eldoni grandan serion da libretoj E-aj Z.
Libro, enhavanta la vortojn de operverko.
Tiuj vortoj mem.
libristo. Vendisto de libroj: la libristo staris malantaŭ la magazena tablo Z; la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton Z.
librujo. Ujo el ledo aŭ simila materialo, en kiu la lernantoj portas siajn librojn, kajerojn ktp. dokumentujo, teko.
adreslibro. Registro de la adresoj de la loĝantoj de urbo, de la anoj de profesio, partio ks, en formo de libro.
ĉeflibro Libro, en kiu oni registras la aktivaĵojn k pasivaĵojn en konto.
determinlibro 🍁 🔬 Libro speciale verkita por ebligi determinon de vivuloj: determinlibro pri florplantoj.
evangelilibro. Libro entenanta la kvar evangeliojn.
gvidlibro. Libro donanta informojn por turismo; (f): la Parnasa Gvidlibro.
jarlibro. Libro ĉiujare aperanta k prezentanta la ĉefajn okazontaĵojn de la jaro, aŭ fundamentajn informojn, ĉiujare ĝisdatigitajn, pri iu societo aŭ fako: la jarlibro por 1897 Z; la (J)arlibro de UEA.
kaslibro Ĵurnalo, en kiu oni registras la monajn el- k en-spezojn.
legolibro. Kolekto de elektitaj legaĵoj por la studantoj de lingvo.
lernolibro. Libro, kiu prezentas por lernanto la ĉefaĵon de lingvo, scienco, arto, ordinare en formo de sinsekvaj lecionoj kun ekzercoj: mi eldonis rusan, anglan k svedan lernolibron Z; (f) la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi Z.
loglibro. Libro, en kiu la ŝipestro konstante notas ĉiujn okazaĵojn de la navigado, inkluzive de la trairitaj distancoj montritaj de la logo. taglibro.
manlibro. Malgranda libro, por kutima uzado, kun la plej ofte bezonataj informoj, ideoj ktp: manlibro de inĝenieraj formuloj; la manlibro de Epikteto.
martirlibro. Kristana libro pri la martiroj.
memorlibro. Verko, registranta memorindajn okazaĵojn. analoj, kroniko.
mendolibro. Libro, en kiu komercisto, industriisto enskribas la mendojn de siaj klientoj.
meslibro. Libro entenanta la preĝojn por la meso.
notlibro Z. Libro el blankaj paĝoj, sur kiun oni notas la memorindaĵojn.
poŝlibro Z. Libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon.
preĝolibro. Libro kun la preĝoj direndaj dum la tago: la maljuna avino sidis antaŭ la pordo k legis en sia preĝolibro Z. horo.
registrolibro. Libro, destinita por registrado.
ringolibro. Libro por notoj, el dokumentoj ks, k kies folioj estas kuntenataj de metalaj aŭ plastaj ringoj.
ŝuldolibro. Libro, en kiu pruntisto enskribas la ŝuldojn de la debitoroj: la hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia riĉeco k siaj ŝuldolibroj Z; (f) kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo Z.
taglibro
Libro, en kiu iu persono rakontas, tagon post tago, siajn travivaĵojn: la romantikuloj ofte tenis taglibron; la «Taglibro» de Goeto (poemo). ĵurnalo.
Libro, en kiu estas skribata ĉio pri la navigado k la okazaĵoj inter la ŝipanoj.
telefonlibro. Granda libro, entenanta la liston de la abonantoj de telefonreto k ilian voknumeron.
vetlibro. Libro, en kiu bukmekro notas la ricevitajn vetojn.