PIV · 480
★alfabet/o
★alfabet/o
1 Listo de ĉiuj grafemoj uzataj en iu lingvo k aranĝitaj en difinita ordo: se mi nun, post tiu granda sperto, kiun mi havas, devus krei E-on denove, mi ne donus al ĝi alian alfabeton Z; la Morsa alfabeto; la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
2 Tiu listo, lernota de tiu, kiu volas scipovi legi: li neniam venkis la alfabeton Z; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto Z (li estas malklera aŭ stulta). ☞ aboco.
alfabeta. Rilata al alfabeto: alfabeta ordo.
alfabetigi. Instrui iun pri la legokapablo.
alfabetumo Z. Abocolibro.