← Reen al D

PIV · 2937

delt⁹o

delt9o
La kvara grafemo de la greka alfabeto (Δ, δ), responda al d.
🌄 Triangula insulo, formita de disbranĉiĝo de rivero ĉe ĝia enfluo en la maron: la delto de Nilo, de Rodano, de Gango.
(f) Io, havanta la formon de delto 1 maj.2: preferas mi […] al riĉoj de l’ margrotoj l’ oron de via delto W.
deltoforma. Triangula.