PIV 2026 · Artikolo 8464
1koreo
Derivaĵoj en la artikolo 9
1 koreo
1 ano de la ĉefgento de Koreujo.
2 ano de Koreujo.
Koreo (evitinde) = Koreujo.
korea rilata al koreoj, ilia lingvo aŭ Koreujo: Abe salutis ŝin en la korea lingvo IsT usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj PSV ➞ korea alfabeto.
koreano (evitinde) = koreo.
Koreujo, Koreio GEOG lando en orienta Azio, sur la Korea Duoninsulo; de 1948 dividita en du landojn: Nord-Koreujo kaj Sud-Koreujo.
Nord-Koreujo, Nord-Koreio GEOG lando en orienta Azio, al kiu apartenas la norda parto de la Korea Duoninsulo. ĉefurbo: Pjongjango
Sud-Koreujo, Sud-Koreio GEOG lando en orienta Azio, al kiu apartenas la suda parto de la Korea Duoninsulo. ĉefurbo: Seulo