← Reen al I

PIV · 6627

★insul/o

insul/o
🌄 Terparto, ĉiuflanke ĉirkaŭita de akvo: Korsiko estas insulo B; la insulo de feliĉo Z (fabela); ב la Insuloj (Kreto k aliaj Mediteraneaj insuloj, loĝataj de paganoj).
Io simila aŭ analoga al insulo: insulo da germanlingvanoj en hungara lando; tio estis insulo da verdaĵo en tiu dezerta regiono.
insula. Rilata al insulo(j).
insulano. Loĝanto de insulo.
insulanismo (p) Izoleco aŭ (f) izolemo.
insularo. Grupo da insuloj. arkipelago.
insuleco
Eco de lando, konsistanta el unu aŭ pluraj insuloj.
Aparta eco de la vivuloj k biocenozoj de insuloj: ĉe bestoj insuleco ofte manifestiĝas per relativa malgrandeco k tendenco al melanismo.
insuleto
Malgranda insulo.
Ĉiu el la etaj ĉelgrupoj kun difinita aspekto k funkcio, disaj en organismo aŭ alifunkcia organo: pankreataj insuletoj.
insulin9o Antidiabeta hormono, sekreciata de la pankreataj insuletoj, kiu malpliigas la glukozemion k helpas al la uzo de glukozo en la histoj: insulinoterapio.
insulina. Rilata al insulino: insulina komato.
insulinodependa (pp diabetulo) Nepre bezonanta insulinkuracadon por pluvivi.
duoninsulo 🌄 Terparto, ĉirkaŭita de akvo, krom sur unu flanko, per kiu ĝi kuniĝas al la kontinento: la Jutlanda duoninsulo Z; Italio, Hispanio k Grekio estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Eŭropo.
glaciinsulo. Blokego el kontinenta glacio, flosanta sur apudpolusa maro.
trafikinsulo. Parto de ŝoseo, ŝirmita de avertlumoj aŭ aliaj signaloj, k destinita kiel rifuĝejo por trairantaj piedirantoj.