← Reen al A

PIV · 905

Antil/oj

Antil/oj Z
Insularo inter Atlantiko k la Kariba Maro; oni distingas la Grandajn Antilojn (Kubo, Hispaniolo, Jamajko k Portoriko, (65−85°U, 20°N) k la Malgrandajn Antilojn (t.e. la Alventaj k la Subventaj Insuloj, (60−65°U, 15°N).
Nederlandaj Antiloj. Insularo, sub nederlanda regado, norde de Venezuelo.
Σ Regno en Malgrandaj Antiloj 1 (Vilemurbo).
Antilano. Loĝanto de iu el la Antiloj.