PIV 2020 · 904
★antikv/a
★antikv/a
1 Ekzistinta k de longe ne plu ekzistanta: la antikva greka lingvo (la helena); legendo el la tempo antikva Z; ili rekonstruos la antikvajn ruinojn X; ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj Z; demeti de si la antikvan Adamon Z (plibonigi la konduton); la antikve droninta trezoro de la Nibelungoj Z. ☞ praa, arkaika, alta.
2 Tro malnova, malmoderna: antikva modo.
antikvaĵo. Tre malnova objekto: kolektanto de antikvaĵoj.
antikveco
1 Eco de tio, kio estas antikva: la antikveco de tiu sepulto estas certigita de la objektoj, kiujn ĝi entenis.
2 Tempo, epoko antikva: en la plej malproksima antikveco Z; la klasika antikveco (helena-romana).
antikvulo. Tiu, kiu vivis en la antikva tempo.